Je la 20 minutoj kaj 52 sekundoj post la nula horo de la 29-a de
oktobro laǔ la pekina tempo, la transporta raketo "Changzheng-3B"
sukcese enorbitigis en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro en okcidenta
Ĉinio la unuan rektan disaǔdigan sateliton "Sino-2". Post
1502 sekundoj de la lanĉo, la raketo kaj la satelito sukcese disiĝis.
La donitaĵoj de la Xi'an-a Satelita Kontrola Centro montris, ke
Sino-2 ĝuste eniris en la sinkronan orbiton de la terglobo.
Sino-2 farita de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio
sub la Ĉina Kosma Scienca kaj Teknologia Kompanio estas la unua
rekta disaǔdiga satelito surbaze de la publika platformo de la ĉina
nova granda telekomunika satelito "Dongfanghong-4". La
satelito pezas 5100 kilogramojn kaj ĝia servodaǔro estos 15 jaroj,
kiu povas transporti pli ol 200 televidajn programojn kun normala
klareco. La satelito, apartenanta al la SINO-Satelita Telekomunika
Kompanio Limigita, servas ĉefe al radio, televido kaj diĝita larĝbenda
multmedia sistemo de ĉeftero de Ĉinio, Hongkongo, Makao kaj Taiwan.
|