Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la 2-a Kongreso de la Federacio de Mondaj Porsanaj Urboj

Lastatempe inaŭguriĝis en la urbo Suzhou, orienta Ĉinio, la 2-a Kongreso de la Federacio de Mondaj Porsanaj Urboj kaj Urbestra Pinta Konferenco. Pli ol 40 ĉeestantaj urbestroj ĉinaj kaj alilandaj kune subskribis Suzhou-deklaracion.

La deklaracio emfazas, ke en periodo de la urba disvolviĝo, necesas alte atenti problemojn, kiaj birda gripo, kiu damaĝas homon kaj birdon; aidoso, kiu serioze minacas sanon de la homaro; iuj ĉiutagaj uzaĵoj kiuj malfavoras al mediprotektado; misuzo de medikamentoj kaj troa konsumado de tabako kaj alkoholaĵo; manko de sekureca sento al urbanoj en la vivo kaj laboro.

La deklaracio reasertas, ke sperto pri disvolvo de porsana urba konstruado en la tuta terglobo manifestas, ke antaŭenpuŝo de registaroj kaj partopreno de neregistaraj organizoj kaj urbanoj utilas al konstruado de sekura, sana kaj civilizita urba medio. La deklaracio proponas preni oktobron "porsana urba monato".