La 30-an de oktobro okazis pinta konferenco memore al la 15-a datreveno
de establiĝo de dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj
Landoj (ASAL) en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma
Regiono en suda Ĉinio. Ĝin ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj
gvidantoj de membrolandoj de ASAL. La konferencon kune prezidis
Wen Jiabao kaj Gloria Macapagal Arroyo, prezidentino de Filipinoj
kaj deĵoranta prezidanta lando de la asocio. Post la konferenco
gvidantoj de ĉiuj ĉeestantaj landoj subskribis "Komunan Deklaron
Memore al la Pinta Konferenco inter Ĉinio kaj ASAL".
La deklaro retrorigardis la disvolvan historion de
la interrilatoj de Ĉinio kaj ASAL, planis por venontaj kunlaboroj
de ambaǔ flankoj, refoje esprimis firman volon de Ĉinio kaj ASAL
en estonta kunlaboro. La ĉeestantaj gvidantoj konsentis plenumi
la interkonsentojn kaj memorandojn, kaj finkonstrui liberan komercan
zonon de Ĉinio kaj ASAL en 2010; kuraĝigi la du flankojn pliintensigi
kunlaboron en kampoj de sub-regiona ekspluato kaj socia kulturo;
daǔre subteni intertraktadon pri sub-regionaj, regionaj kaj internaciaj
aferoj, kaj intime kunlabori en sub-regionaj, regionaj kaj internaciaj
cirkonstancoj.
La dialogaj rilatoj inter Ĉinio kaj ASAL komenciĝis
en 1991, kaj poste disvolviĝas rapide. En 2005, la komerca valoro
de ambaǔ flankoj atingis 130 miliardojn da usonaj dolaroj. Tiujare
ASAL investis en Ĉinio 3.1 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Ĉinio
investis en membrolandoj de ASAL 158 milionojn da usonaj dolaroj.
La gravaj kunlaboraj kampoj de Ĉinio kaj ASAL pliiĝis de 5 al 10.
|