Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino la 2-a Forumo de la Monda Industria kaj Komerca Asocio

Lastatempe inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Forumo de la Monda Industria kaj Komerca Asocio kun la temo "dialogo, interkonsiliĝo kaj kunlaboro". Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan ĉeestis ĝin kaj apelaciis konstrui justan kaj racian novan ordon de la internacia ekonomio kaj fari pli grandan kontribuon por prospero de la ekonomio kaj socia progreso de la mondo.

Zeng Peiyan diris, ke vizaĝe al la nova internacia situacio, registaroj, entreprenoj kaj societoj de diversaj landoj devas pluapaŝe klopodi por konstrui justan kaj racian novan ordon de la internacia ekonomio, antaŭenpuŝi faciligon de komerco kaj investo kaj liveri bonan medion por eminenta aranĝo de resursoj; kaj samtempe akceli daǔrigeblan disvolviĝon de la homa socio, redukti konsumon de fueloj kaj pliigi asignon por mediprotektado. Li apelaciis ankaŭ al diversaj landoj alte atenti solvon de malriĉeco, laŭeble pliigi asignon de la registaro por monhelpi kaj klopodi por altigi kapablon de malriĉaj regionoj pri memdisvolviĝo.