Lastatempe protekta programo de gravaj historiaj objektoj ĉe la
Silka Vojo komenciĝis en Bayan Gol kaj Turpan de la Xinjiang-a Ujgura
Aǔtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.
Por protekti antikvajn restaĵojn kaj ruinojn difektiĝantajn,
la ĉina registaro planis investi 420 milionojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj
= 1 usona dolaro) por savi kaj protekti la gravajn historiajn objektojn
inkluzive de ruinoj de antikvaj urboj, ŝtonaj kavernoj, moskeoj
ĉe la Silka Vojo en Xinjiang en la venontaj 5 aǔ 8 jaroj. Ĝis nun
la ŝtato jam investis pli ol 80 milionojn da juanoj por tiu laboro.
Xinjiang, trapasata de gravaj partoj de la Silka Vojo,
havas multajn historiajn restaĵojn kaj ruinojn. Sed pro la influo
de sekeco, vento kaj sablo, kelkaj antikvaj ruinoj, tomboj kaj ŝtonkavernaj
temploj estis damaĝitaj. Por protekti ilin, oni devas konstrui fundamentajn
instalaĵojn, kolekti iliajn informojn kaj plifirmigi ilin.
|