La 31-an de oktobro, Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Usono vendas armilojn al
Taiwan, tio malobservas promeson de la usona registaro en la tri
komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono, precipe tion en la komuniko
de la 17-a de aŭgusto kaj damaĝas ŝtatan sekurecon de Ĉinio kaj
ĝian pacan reunuiĝon, kaj la ĉinaj registaro kaj popolo ĉiam forte
oponas tion.
Liu Jianchao diris, ke Ĉinio urĝas, ke Usono observu
persiston en la politiko de Unu Ĉinio multfoje reasertata de usona
prezidento Bush kaj la usona registaro, observu la tri komunajn
komunikojn de la du landoj kaj promeson pri opono kontraŭ "sendependiĝo
de Taiwan", ĉesigu vendi armilojn al Taiwan kaj militan kontaktiĝon
inter Usono kaj Taiwan, ne sendu eraran signalon al secesia forto
de "sendependiĝo de Taiwan" kaj protektu per reala agado
pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo kaj ĝeneralan situacion de
la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
|