La 1-an de novembro, inaǔguriĝis en Pekino la 5-a Konferenco de
Altrangaj Oficistoj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. Ĝin ĉeestis
reprezentantoj de Ĉinio kaj 48 afrikaj membrolandoj de la forumo.
En la inaǔguro faris paroladon Zhai Jun, ĝenerala sekretario de
la Ĉina Prepara Komitato de la Pekina Pinta Konferenco kaj asistanto
de la ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio kaj Haile-Kiros Gessesse,
speciala reprezentanto de la registaro de kunprezidanta lando Etiopio
de la forumo kaj etiopia ambasadoro en Ĉinio.
Zhai Jun diris, ke antaǔ 6 jaroj, Ĉinio kaj afrikaj
landoj kune starigis la Ĉina-Afrikan Kunlaboran Forumon, tio ne
nur plifirmigis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj afrikaj landoj,
sed ankaǔ kreis novan kampon por pliintensigi kunlaboron kaj kune
disvolviĝi en la nova situacio. Ĉi-jare estas la 50-a datreveno
de la fondiĝo de la diplomataj rilatoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj,
kaj en tiu grava jaro, malfermo de la Pekina Pinta Konferenco certe
antaǔenpuŝos la amikecon inter la du flankoj al nova tajdo, kaj
tio ankaǔ akcelos la solidarecon kaj kunlaboron de disvolviĝantaj
landoj, kaj akcelos la aferon de mondaj paco kaj disvolviĝo de la
mondo.
Haile-Kiros Gessesse diris, ke la interrilatoj de Ĉinio
kaj afrikaj landoj estas fonditaj sur la bazo de sincereco, amikeco,
kunlaboro kaj kuna disvolviĝo. Post la 2-a ministra konferenco de
la forumo, glate iras la daǔraj aktivadoj de la du flankoj en kampoj
de komercado, ekspluato de homaj resursoj, agrikulturo, kulturo,
turismo, kuracado kaj higieno, senĉese disvolviĝas la reciprok-utila
kunlaboro de afrikaj landoj kaj Ĉinio. La malfermo de la Pekina
Pinta Konferenco de la forumo certe pluapaŝe akcelos amikecan kunlaboron
kaj komunan disvolviĝon de ambaǔ flankoj.
La Konferenco de Altrangaj Oficistoj de Ĉina-Afrika
Kunlabora Forumo estas grava konferenco ene de la Forumo. Tiu ĉi
konferenco daǔros 2 tagojn, kaj ekzamene diskutos la dokumentojn
de la Pekina Pinta Konferenco kaj preparos por la Pekina Pinta Konferenco
de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kaj la 3-a Ministra Konferenco.
|