La 1-an de novembro en Pjongjango, proparolanto
de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Korea Popol-Demokratia
Respubliko (KPDR) deklaris, ke KPDR revenos al la sesflanka intertraktado,
tamen la premiso estas, ke KPDR kaj Usono diskutos pri nuligo de
financa puno ene de la sesflanka intertraktado.
En la 31-a de oktobro, estroj de delegacioj de Ĉinio,
KPDR kaj Usono de la sesflanka intertraktado pri la nuklea problemo
de la korea duon-insulo unuanime konsentis restarigi la sesflankan
intertraktadon. Post publikigo de la informo, koncernaj flankoj
inkluzive de UN, Usono, Rusio, Respubliko de Koreio kaj Japanio
sinsekve esprimis bonvenigon pri tio.
|