Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis en Pekino Ministra Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo

La 3-an de novembro, inaǔguriĝis en Pekino la Ministra Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, kiu daǔros 3 tagojn. En la 4-a, okazos la Pekina Pinta Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo.

Wei Jianguo, ĝenerala sekretario de la Ĉina Prepara Komitato de la Pekina Pinta Konferenco kaj vicestro de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, diris, ke en la Pinta Konferenco, la gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj profunde interŝanĝos opiniojn pri pluapaŝa disvolviĝo de interrilatoj kaj tutflanke planos la estontecajn kunlaborojn en ĉiuj kampoj de ambaǔ flankoj. La baldaǔ deklarotaj serioj da rimedoj estas prezentita de la ĉina registaro laǔ la volo de afrikaj amikoj kun la celo "profundigi reciprok-utilan kunlaboron kaj realigi kunan disvolviĝon".

Lastatempe, la komercaj interrilatoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj disvolviĝis rapide. De 1956 ĝis nun, Ĉinio helpis 49 afrikajn landojn konstrui pli ol 720 kompletojn da programoj. Nun ĉina koncerna institucio kunlaboras kun koncernaj afrikaj landoj pri resurso, kredito kaj aliaj programoj por prezenti pli multajn monon kaj teknologion por afrikaj landoj per limigita registara favora kredito.