Laŭ informo de la Ĉina Meteorologia Buroo, Ĉinio jam establis internacie
progresintan alarman sistemon de sabloŝtormo.
En Kazaĥstano, suda parto de Mongolio kaj norda Ĉinio
ekzistas vastaj sablaj dezertoj kaj en printempo, en tiuj regionoj
ofte leviĝas sabloŝtormo, influanta iujn landojn de nordorienta
Azio. Por liveri antaǔtempe precizajn informojn pri sabloŝtormo,
ĉina meterologia departemento establis superregan reton de sabloŝtormo
konsistantan el 24 stacioj.
Alie, Ĉinio kaj Japanio, Korea Respubliko kaj Mongolio
ellaboris ĝeneralan projekton pri komunaj rimedoj kontraǔ sabloŝtormo
de nordorienta Azio, por trakti minacon de pli kaj pli serioza sabloŝtormo
de tiu regiono.
|