Posttagmeze
de la 5-a de novembro fermiĝis la Pekina Pinta Konferenco de la
Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj etiopia
ĉefministro Meles Zenawi, kunprezidanto de la forumo, respektive
prezidis la unuan kaj la duan stadiojn de la konferenco. La konferenco
pasigis Deklaron de la Pekina Pinta Konferenco kaj Pekinan Agadan
Programon (2007-2009) de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. La deklaro
akcente prezentas la opiniojn pri gravaj internaciaj aferoj de la
du flankoj kaj anoncas establi kaj disvolvi novajn strategiajn partnerajn
rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko. La pekina agada programo eksplikas
planon kaj enhavon en ekonomia kaj socia sfero de Ĉinio kaj Afriko
en la venontaj 3 jaroj, kiu elmontras reciprok-utilan kaj kunlaboran
esencojn.
Kadre
de la temo "Amikeco, Paco, Kunlaboro kaj Disvolvo", ĉina
kaj afrikaj gvidantoj havis egalrajtajn diskutojn kaj venis en akordon
pri la ĉina-afrikaj rilatoj, suda-suda kunlaboro kaj establiĝo de
nova ordo en internaciaj politiko kaj ekonomio.
Ĉina prezidanto Hu Jintao diris: "Finiĝis la diskutoj
de la forumo kaj ni atestis denove gravan historian momenton de
ĉina-afrika amika kunlaboro. Ni kune kreos pli belan estontecon
por la ĉina-afrika kunlaboro. Ni senlace klopodu por disvolvi novajn
strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko kaj prosperon
de Ĉinio kaj Afriko.
|