La 4-an de novembro inaŭguriĝis en Huangshan la 10-a Internacia
Turisma Festivalo de Huangshan kaj komenciĝis kultura aktivado de
Anhui-provinco. Sinjoro Francesco Frangialli, ĝenerala sekretario
de la Monda Turisma Organizo, parolis en la inaŭguro, ke Ĉinio jam
fariĝis lando kun plej rapida evoluo de turismo kaj ludas gravan
rolon en la disvolvo de turismo de la mondo.
Li diris ankaŭ, ke Ĉinio okupas apartan pozicion en
la granda familio de la Monda Turisma Organizo kaj estas la plej
ŝatata lando en turismo en Azio. En la lastaj jaroj, la organizo
jam starigis amikajn kaj reciproke favorajn rilatojn kun Ĉinio kaj
ĝiaj lokaj registaroj.
Laŭ statistiko de la organizo, en la jaro 2020 Ĉinio
fariĝos la unua turisma cel-loko en la mondo.
|