La 6-an de novembro ĉinaj kaj alilandaj sciencistoj, kiuj partoprenis
la sciencan esploradon pri Himalajo, vokis kune establi "Himalajan
Koridoron" por realigi daŭrigeblan disvolvon ĉe Himalajo.
Tiuj sciencistoj opiniis, ke tiu ĉi esplorado liveris
sciencan bazon por realigi la manieron de daŭrigebla disvolvo ĉe
Himalajo. La maniero devas esti harmonia, ekologia, mediprotekta
kaj humanisma, kaj sinapoganta sur karakterizaj lokaj industrioj
kaj internacia turismo ĉe Himalajo. Ĉar, Himalajo estas organika
kompletaĵo laŭ geomorfologio, do kunlaboro de la koncernaj landoj
estas necese por establi sciencan manieron.
Krom en turismo, estas necese pliintensigi regionan
kunlaboron ankaŭ en komerco, administrado de akva resurso, klimata
ŝanĝiĝo kaj teknologia transdono.
|