La 5-an de novembro, Zhai Huqu, prezidanto de la Ĉina Agrikultura
Akademio, diris en la Altranga Forumo pri Manĝaĵo kaj Nutro de Ĉinio
en 2006, ke en la lastaj 50 jaroj Ĉinio akiris progreson en serio
da gravaj kernaj teknologioj, kiaj hibridigitaj rizo, maizo kaj
kolzo, rikoltis fruktojn pri preventado kaj kuracado de seriozaj
malsanoj de agrikulturaĵoj, kaj la totala grena produktokvanto pliiĝis
al 480 milionoj da tunoj en 2005.
|