Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sciencistoj serĉas blanknaĝilan delfenon en Yangzi-rivero

La 6-an de novembro internacia teamo el 25 sciencistoj de Ĉinio, Usono, Svislando, Japanio, Britio kaj Germanio komencis serĉi blanknaĝilan delfenon en Yangzi-rivero por studi la akvan mambeston kaj ĝian loĝejon.

La teamo konsistas el 12 ĉinaj kaj 13 alilandaj sciencistoj. Du esploraj ŝipoj startis de Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, kaj la esplorado bezonas 45 tagojn kun veturado de 3336 kilometroj.

Blanknaĝila delfeno estas unuklasa protektata animalo de Ĉinio kaj troviĝas nur en Yangzi-rivero. Ĝi estas listigata unu el la 12 pereontaj animaloj en monda sfero. Oni taksas, ke en Yangzi-rivero vivas malpli ol 50 delfenoj.

De 1986 ĉinaj kaj alilandaj sciencistoj komencis diversajn protektadojn de blanknaĝila delfeno kaj foceno, ekzemple surloka protektado, transloĝigo kaj arta generado. Laŭ proponoj de la sciencistoj, la ĉina registaro establis 6 malsamklasajn protektajn zonojn en mez- kaj malsupra partoj de Yangzi-rivero.