Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Margaret Chan de Ĉinio elektita kiel sola kandidato al ĝenerala direktoro de Monda Sana Organizo

La 8-an de novembro Margaret Chan rekomendita de Ĉinio kandidatiĝis kiel nova ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo (MSO). Monda Sana Asembleo, plej alta decida instanco de MSO, ekzamenos kaj aprobos la kandidatigon en la 9-a.

MSO konsistas el 193 landoj. Pro la subita forpaso de d-ro Lee Jong-wook, ĝenerala direktoro de MSO, en majo, la organizo komencis rekomendon por tiu posteno ekde la 1-a de junio. Krom Chan, la aliaj 4 kandidatoj venis de Japanio, Meksikio, Hispanio kaj Kuvajto. La servodaŭro por la posteno estas 5 jaroj.

59-jara Margaret Chan gajnis siajn medicinan bakalaŭrecon en la Universitato de Okcidenta Ontario en Kanado, magistrecon de publika sano en la Ŝtata Universitato de Singapuro, kaj estas akademiano de Reĝa Kolegio de Kuracistoj de Britio. Aŭguste de 2003 ŝi enoficiĝis kiel direktoro de Departemento pri Protekto de Homara Medio sub MSO, kaj poste vicĝenerala direktoro respondanta pri infektaj malsanoj.

Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Chan posedas riĉan medicinan scion kaj sperton pri administrado de publika sano, kaj bone konas la laboran regularon de MSO. Ŝi havas profundan konon kaj unikan komprenon pri defio kaj ŝanco de la tutmonda medicina afero, kaj sisteman kaj maturan konsideron pri progreso de la estonteco de MSO. Li kredas, ke se Chan estos elektita kiel la ĝenerala direktoro de MSO, tio favoros al la organizo por ludi pli gravan rolon en la internacia medicina kampo.