La 7-an de novembro en Pekino, ĉina komerca ministro Bo Xilai kaj
Peter Mandelson, komerca komitatano de EU, kune prezidis la 21-an
Konferencon de la Komuna Komisiono de Ĉinio kaj Eŭropo pri Ekonomio
kaj Komerco. Ili diskutis pri komerca konflikto inter la du flankoj,
pri protekto al intelekta proprieto kaj pri promeso farita de Ĉinio
ĉe la aliĝo al la Monda Komerca Organizo.
Ili konsentis laŭeble solvi komercan problemon de la
du flankoj per amika interkonsiliĝo, elekti denuncajn centrojn pri
atenco al intelekta proprieto en la ĉinaj provincoj Guangdong kaj
Jiangsu, kunlabori kun Eŭrop-unia Komerca Ĉambro en Ĉinio rilate
al protekto al intelekta proprieto, kaj fari plenan preparon por
la interparolo pri perfektigo de ĝenerala principo kaj koncernaj
problemoj de la Interkonsento pri Komerca kaj Ekonomia Kunlaboro,
subskribita en 1985. La du flankoj klopodos por atingi unuecon pri
devo de la interparolo antaŭ la fino de 2006.
|