La 8-an de novembro estas por Pekino tago de guberni- kaj vilaĝ-nivelaj
elektadoj de reprezentantoj de la popola kongreso. Hu Jintao, Wu
Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj respektive voĉdonis
en sia propra elekta regiono kaj elektis reprezentantojn de popola
kongreso de la distrikto. Distrikta elektado de Pekino egalas la
gubernian de provincoj.
Akceptante post balotado intervjuon de raportisto, Hu
Jintao diris, ke popol-kongresa sistemo estas fundamenta politika
sistemo de Ĉinio. Kiel elektanto de Xicheng-distrikto de Pekino,
li ĵus voĉdonis kaj plenumis demokratian rajton donitan de la konstitucio.
Li esperis, ke elektitoj intime kontaktiĝos kun popolamaso, laŭleĝe
plenumos sian rajton kaj bone defendos interesojn de la popolamaso.
En Ĉinio guberni- kaj vilaĝ-nivelaj reprezentantoj
estas elektitaj rekte de la popolanoj. Surbaze de guberni-nivela
elektado, reprezentantoj de urbaj, provincaj kaj landaj niveloj
estas elektitaj unu post aliaj. Ĉi-foje estas la unua elektado,
en kiu guberni- kaj vilaĝ-nivelaj elektadoj samtempe okazas post
kiam servodaŭro de guberni-nivelaj elektitoj longiĝis de 3 jaroj
al 5 jaroj laŭ la konstitucio amendita en 2004. 0.9 miliardo de
elektantoj partoprenis en la balotado.
|