Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Aperis novaj licencitaj komercaĵoj pri Olimpikoj de Pekino en 2008

Post naskiĝtago de "Fuwa", talismanoj de la Olimpikoj de Pekino, la 11-an de novembro de la pasinta jaro, rilataj licencitaj komercaĵoj estas ŝatataj de konsumantoj.

Laŭ oficiala informo de la Pekina Olimpika Organiza Komitato (POOK), okaze de la 1-a datreveno de la naskiĝo de "Fuwa", POOK surmerkatigis novajn licencitajn komercaĵojn pri Olimpikoj.

Nun funkcias pli ol 500 butikoj pri licencitaj olimpikaj komercaĵoj en pli ol 20 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kaj troveblas pli ol 4000 specoj da rilataj komercaĵoj, inkluzive de vestoj, insignoj, ludiloj, metiartaĵoj, skribiloj, silko-produktaĵoj, ceramikaĵoj kaj juveloj.

Kun alproksimiĝo de la Olimpikoj, POOK funkciigos pli multajn tiajn butikojn laŭ la merkata bezono. Laŭplane, tiu nombro atingos ĉ. 10 mil dum la Olimpikoj en 2008.