La 10-an de novembro la Ministerio de Financo de Ĉinio anoncis,
ke la ŝtato donos favoran impostan politikon al biofuelo kaj biokemia
industrio por subteni ilian disvolviĝon.
Zhu Zhigang, vicministro de financo, diris, ke disvolvi
biofuelon kaj biokemian industrion utilos al malstreĉo de petrol-provizado.
Laŭ la nuna tekniko, biofuelo kaj biokemia industrio estas unu el
la plej gravaj kanaloj por anstataŭi petrolon.
Laŭ statistiko en la tuta lando ĉiujare estas 600 milionoj
da tunoj da pajloj kaj aliaj agrikulturaj eluzitaĵoj kaj 130 milionoj
da hektaroj da dezertaj montoj kaj agroj povas esti uzataj por disvolvi
energi-agrikulturon kaj energi-forstokulturon. Estas granda la latenta
forto por ekspluati negrenan bioresurson.
|