Lastatempe, 558 oficiroj kaj soldatoj de la ĉina pacdefenda trupo
en Liberio solene akceptis la "Honoran Medalon de Paco"
de UN pro sia elstara agado.
Louis Carlos DaCosta, vicreprezentanto de la ĝenerala
sekretario de UN en Liberio, diris en la ceremonio, ke la elstara
agado de la ĉina pacdefenda trupo ludas gravan rolon por realigi
pacon en Liberio kaj garantii al la speciala delegacio de UN plenumi
sian taskon en Liberio. La Honora Medalo de Paco estas konfirmo
pri la kuraĝo, deontologio kaj atingaĵoj de la ĉinaj pacdefendaj
trupanoj kaj ankaŭ la plej alta premio por ilia kontribuo al la
pacaj aferoj.
La ceremonion ĉeestis pli ol 600 homoj, inkluzive de
la ambasadoro de Ĉinio en Liberio, delegacio de la Ministerio de
la Nacia Defendo de Ĉinio, ĉefaj oficiroj de la speciala delegacio
de UN en Liberio kaj ĉiuj ĉinaj pacdefendaj trupanoj.
|