Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ekonomio de Ĉinio estos ĝojiga en la venonta jaro

La 12-an de novembro Wang Zhongming, estro de esplora centro de la Ŝtatkapitala Inspekta kaj Administra Komisiono sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris dum la 4-a Pinta Konferenco de Ĉinaj Entreprenistoj en Ŝanhajo, ke nuntempe Ĉinio ankoraŭ estas ekonomia komunumo kun forta kreska tendenco kaj ĝia ekonomio estas ĝojiga en la venonta jaro.

La Monda Banko prognozis, ke ĉi-jaraj ekonomiaj kreskaj pocentoj eble atingos 10.4%, kaj altigis sian prognozon pri la ekonomia kresko de Ĉinio en la venonta jaro de 8.5% al 9.3%. Wang Zhongming diris, ke tio montras, ke la nuntempa ekonomia disvolviĝo de Ĉinio donas fidon al la mondo.