La 13-an de novembro, aperis en Pekino aviadilo kun figuroj de kvin
pupoj, talismanoj de Olimpikoj de Pekino en 2008. La aviadilo apartenas
al la Aviada Kompanio de Ĉinio (AKĈ). Ĝis nun, tiu ĉi kompanio jam
funkciigis 6 aviadilojn kun signo de Olimpikoj de Pekino, inkluzive
de la aviadilo "Pekinaj Olimpikoj" lanĉita en 2005.
La kvin pupoj sur la korpo de la aviadilo respondis
al la ruĝaj vortoj "Pekino 2008" kaj "Fenikso",
la signo de AKĈ, sur la vosta parto. Tio enkorpigas kuniĝon de la
tradicia ĉina arto kun modernaj scienco kaj teknologio, la perfektan
kuniĝon de la figuro de AKĈ kun tiu de talismanoj de Olimpikoj de
Pekino.
La ĝenerala direktoro de AKĈ diris, ke AKĈ komunikas
al la tutmondaj popoloj amikecon de la ĉina popolo, ĝiajn amon al
paco kaj progreseman spiriton pere de aviadiloj. Samtempe, la kompanio
daŭre klopodas por plifortigi olimpikan komercadon, kaj garantii
servon al la olimpikoj en 2008, kaj per tio kontribuas por sukcesigi
Olimpikojn de Pekino kaj igi Ĉinion de granda lando al forta lando
en la kampo de civila aviado.
Laŭdire, la aviadilo "Talismanoj de Olimpikoj
de Pekino" flugos al Ŝanhajo, Qingdao kaj aliaj branĉaj kunvenejoj
de la Olimpikoj de Pekino en 2008, kaj Chengdu, Hangzhou kaj Kantono
dum aktivadoj kun la temo "propagandi olimpikajn spiritojn
kaj transdoni olimpikajn ideojn".
|