La 13-an de novembro, Bo Xilai, ministro de Ministerio de Komerco
de Ĉinio intervidiĝis en Pekino kun Phil Goff., nov-zelanda ministro
de komerco. La du ministroj diris, ke ili serioze efektivigos la
komunan konon atingitan de gvidantoj de Ĉinio kaj Nov-Zelando, aktive
antaŭenpuŝos intertraktan procezon inter la du landoj pri liberkomerca
regiono.
Bo Xilai diris, ke inter Ĉinio kaj Nov-Zelando estas
bonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj. Dum vizito al Nov-Zelando
fare de ĉefministro Wen Jiabao en aprilo de la kuranta jaro, la
gvidantoj de la du landoj atingis gravan komunan konon pri intertraktado
pri liberkomerca regiono, la ĉina flanko klopodos kune kun Nov-Zelando
por gajni efektivan progreson surbaze de ekvilibro de interesoj
laŭ la celo difinita de gvidantoj de la du flankoj, kaj akurate
atingi duoblan venkon.
|