Unua paĝo >> Aktualaĵoj


94 landoj kaj internaciaj organizoj partoprenos Ŝanhajan Mondan Ekspozicion

Ĝis la 15-a de novembro, 94 landoj kaj internaciaj organizoj jam konfirmis sian partoprenon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME).

En marto de la kuranta jaro, post kiam la oficialaj invitaj leteroj de ŜME subskribitaj de ĉefministro Wen Jiabao estis senditaj, kaj tion aktive respondis la internacia socio. Nun, el la 94 landoj kaj internaciaj organizoj estas 29 landoj el Afriko, 6 el Ameriko, 18 el Eŭropo, 23 el Azio, 7 el Oceanio kaj 11 internaciaj organizoj.

Laŭdire, en la kuranta jaro la Kunordiga Buroo de la ŜME jam akceptis pli ol 340 delegaciojn el pli ol 50 landoj, inkluzive de itala ĉefministro Romano Prodi, gabona prezidento El Hadj Omar Bongo Ondimba, argentina vicprezidento Daniel Osvaldo Scioli. Multaj esprimis, ke ili plenenergie klopodos por kontribui al sukcesigo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010.