La 15-an de novembro, ĉina vicĉefministro Huang Ju diris en Ŝanhajo,
ke la ĉina registaro senŝanceliĝe pliintensigos reformadon en financa
kampo kaj plue antaŭenpuŝos financan malfermon laŭ promeso ĉe aliĝo
al la Monda Komerca Organizo (MKO).
Intervidiĝante kun hongkong-a banka delegacio, Huang
Ju diris, ke en malfermo de la financa kampo, la ĉina registaro
serioze plenumas promeson ĉe aliĝo al MKO, laŭperiode realigis malfermon
de banka afero en fremda valuto, afero pri Renminbi, aŭta financo
kaj aliaj flankoj, kaj lastatempe publikigis novan administran regularon
pri eksterkapitala banko.
|