Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio volas klopodi kune kun internacia socio por disvolviĝo de Afriko

La 16-an de novembro, Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke laŭ malferma kaj konstruiva sinteno, Ĉinio faros pozitivan kaj senlacan klopodadon kune kun la internacia socio por paco kaj disvolviĝo de Afriko.

Jiang Yu diris, ke Ĉinio aprobas kaj subtenas ĉian klopodon utilan al akcelo de paco, stabileco kaj disvolviĝo de Afriko, bonvenigas diversajn landojn kaj internaciajn organizojn kunlabori kun afrikaj landoj kaj plifortigi subtenon kaj helpon al afrikaj landoj.