La 16-an de novembro, inaŭguriĝis en Ŝanhajo la 8-a Ĉina Internacia
Turisma Foiro, kaj ĝin partoprenis pli ol 4 000 firmaoj el 91 landoj
kaj regionoj.
La foiro daŭronta 4 tagojn estis organizita de la Turisma
Administracio de Ĉinio, la ŝanhaja registaro kaj la Civila Aviada
Administracio de Ĉinio. La foiro okazas fojon po jaro kaj alterne
en Ŝanhajo kaj Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio.
|