La
18-19-an de novembro okazis en Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio, la
14-a Neoficiala Pinta Konferenco de Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo
(APEK) kun la temo “Iru al granda familio viviplena, realigu daŭrigeblan
disvolviĝon kaj prosperon”. Ĝin prezidis vjetnama prezidanto Nguyen
Minh Triet kaj ĉeestis gvidantoj aŭ reprezentantoj de gvidantoj
de la 21 membrolandoj de APEK. Dum la konferenco, la ĉeestantoj
profunde diskutis pri subteno al la Doha Intertraktado, regiona
komerca aranĝo por realigi la celon de Bogor, ekonomia kaj teknika
kunlaboro kaj reformado de APEK.
Dum la konferenco, ĉina prezidanto Hu Jintao proponis
konstrui harmonian Azi-Pacifikon, kaj tio estis vaste aplaŭdita
kaj skribita en la ĉefan dokumenton de la konferenco “Hanoja Deklaracio”
kiel komuna celo de ĉiuj membrolandoj de APEK: “Ni dediĉas nin al
realigo de libera kaj malferma komercado kaj investado, prevento
de la minaco al daŭrigebla disvolviĝo, konstruado de sekura kaj
bona komerca medio kaj pliintensigo de la homara sekureco. Ni promesas
klopodi por konstrui viviplenan kaj harmonian grandan familion de
Azi-Pacifiko kaj feliĉigi ĝian popolon...”
La gvidantoj de la membrolandoj havas saman
opinion pri la propono de Hu Jintao, kaj forte eĥis ankaŭ industriistoj
kaj komercistoj ĉeestantaj la konferencon.
|