Antaŭtagmeze de la 19-a de novembro inaŭguriĝis en Pekino la Internacia
Aŭta Ekspozicio de 2006. Tio estas la plej grandskala ekspozicio
de aŭtoj en la pekina historio.
La ekspozicio eksponas grandan nombron da altteknikaj
produktaĵoj de la nuna internacia aŭto-industrio kaj novaj produktaĵoj
de la ĉina aŭto-industrio en la lastaj jaroj. Tiu ĉi ekspozicio
spegulas evoluan tendencon de la monda aŭto-industrio kaj novan
nivelon de la disvolviĝanta aŭto-industrio ĉina kaj alilanda.
|