Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Popola Banko fondis agentejon por Sud-pacifika regiono

La 19-an de novembro, la Ĉina Popola Banko (ĈPB) deklaris, ke ĝia agentejo por la Suda Pacifiko fondiĝis en Sidnejo, urbo de Aŭstralio.

La ĉefaj devoj de la agentejo estas studi disvolviĝan staton de lokaj ekonomio kaj financo kaj antaŭenpuŝi komunikadon kaj interŝanĝon de ĈPB kaj lokaj financaj aŭtoritatoj.

En la deklaro, ĈPB diris, ke ĝi havas intensan kontaktiĝon kun la centraj bankoj kaj financaj inspektaj kaj administradaj aŭtoritatoj de la Suda Pacifiko. Kadre de la internacia kaj regiona ekonomia kaj financa kunlaboro, ambaŭ flankoj bone kunlaboris kaj akiris riĉan frukton en la Internacia Mona Fonduso, la Banko por Internacia Likvido, la Grupo de 20 Landoj kaj la Estra Konferenco de la Centraj Bankoj de la Orienta Azio kaj Pacifiko.

La fondiĝo de la agentejo utilas al kunlaboro inter ĈPB kaj lokaj financaj aŭtoritatoj en esplorado de mona kaj financa politiko, disvolvo de financa merkato kaj homa kulturado, kaj altigos nivelon de ekonomia kaj financa kunlaboro de la du flankoj.