Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte malkontentas kontraŭ la parolo de Usono pri religia politiko de Ĉinio

La 20-an de novembro, Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio forte malkontentas kaj oponas kontraŭ tio, ke Usono metis Ĉinion en la liston de "aparte atentataj landoj" pri la internacia religia libereco.

Antaŭ nelonge, oficisto de la ŝtata departemento de Usono proklamis meti Ĉinion kaj aliajn 7 landojn en la liston de "aparte atentataj landoj" pri la internacia religia libereco en la jaro 2006. Pri tio Jiang Yu komentis, ke la ago de Usono malobservas la fundamentan principon de internaciaj rilatoj kaj krude intervenas en internajn aferojn de alia lando.

Jiang Yu emfazis: Ĉinio postulas, ke Usono respektu la fakton, ĉesigu interveni en internajn aferojn de Ĉinio en religia kaj aliaj problemoj, kaj faru aferon utilan al interkompreno de ambaŭ flankoj, sed ne la kontraŭan.