|   Lastatempe okazis en Pekino la Internacia Kunlabora Simpozio pri 
              garantio de sekureco de Olimpikoj kaj grandskalaj sportkunvenoj 
              kaj kontraŭterorismo, kun la celo kolekti spertojn de internacia 
              sekureca organizo kaj specialistoj, disvastigi internaciajn interŝanĝon 
              kaj kunlaboron en la kontraŭterorisma kampo internacia kaj konstrui 
              iom post iom internacian kunlaboran sistemon pri garantio de sekureco 
              de Olimpikoj.  La simpozion ĉeestis 12 specialistoj el 7 landoj en 
              tiu kampo kaj policaj oficistoj el 10 ambasadorejoj en Ĉinio.
              Ma Zhenchuan, estro de la Buroo de la Publika Sekureco 
              de Pekino, diris en la salutvortoj, ke post kiam Pekino sukcesis 
              en invito de Olimpikoj, sekureco de Olimpikoj ja fariĝis grava temo 
              prizorgata de la tuta mondo. Kredeble, la simpozio ludos pozitivan 
              rolon por glata funkciigo de la laboro por sekureco de la Pekinaj 
              Olimpikoj kaj malfermos novan paĝon de batalo kontraŭ internacia 
              terorisma kaj translandaj organizitaj krimadoj, kaj de internacia 
              kunlaboro pri garantio de sekureco de grandskalaj sportkunvenoj.
              Dum la 3-taga simpozio, la ĉeestantoj vaste interŝanĝis 
              opiniojn pri batalo kontraŭ internacia terorismo, translanda organizita 
              krimado, terorisma atako kontraŭ la tria lando, pri garantio de 
              sekureco de grandskalaj sportkunvenoj kaj administrado de alilandanoj.
              La simpozio estas kune organizita de la Komanda Centro 
              de Sekureco de Olimpikoj de Pekino kaj la Esplora Instituto pri 
              Regiona Krimado kaj Justico de UN.
  
              
           |