La 21-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao, faranta ŝtatan viziton
al Hindio, intervidiĝis en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio, kun hinda
ĉefministro Manmohan Singh. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri
interrilatoj de Ĉinio kaj Hindio kaj internaciaj kaj regionaj problemoj
komune zorgataj.
Antaŭ la intervidiĝo, hinda prezidento Abudl Kalam okazigis
grandiozan bonvenigan ceremonion por Hu Jintao.
Hu Jintao atingis Nov-Delhion en la 20-a de novembro
laŭ invito de Abudl Kalam. En la flughaveno, Hu Jintao faris skriban
parolon. Li diris, ke disvolvo de amikaj kunlaboroj inter Ĉinio
kaj Hindio ne nur feliĉigos la du popolojn, sed ankaŭ utilas al
akcelo de paco kaj disvolviĝo de Azio kaj eĉ de la tuta mondo.
|