La 22-an de novembro okazis en Pekino la Internacia Simpozio pri
Homa Rajto kun la temo "Respekto kaj akcelo de homa rajto kaj
konstruo de harmonia mondo". Dum la 3-taga simpozio organizita
de la Ĉina Societo de Homrajta Studo, pli ol 70 specialistoj, erudiciuloj
kaj ŝtatoficistoj el 19 landoj interŝanĝos opiniojn pri la kongresa
temo.
Jiang Zhenghua, vicprezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris en la inaŭguro, ke
oni devas respekti la rajton de ĉiuj landoj en memelektado de socia
sistemo kaj disvolva vojo, pliintensigi dialogon kaj interŝanĝon
de diferencaj civilizacioj, sub egala kaj malferma spiritoj akceli
demokraton de la internaciaj rilatoj, klopodi por nuligi reciprokan
suspekton kaj malamikecon, kaj kune konstrui harmonian mondon kun
toleremo al ĉiuj civilizacioj, kie ĉiuj ĝuos homan rajton.
Dum la inaŭguro, la plej alta homrajta reprezentanto
de Ukrajna Parlamento diris, ke nun ekzistas multaj problemoj en
la homrajta kampo. Kelkaj landoj longtempe havas du diferencajn
normojn pri homa rajto, kaj pro tio multaj landoj suferis grandan
perdon, oni devas tiri lecionon. La brazila ministro de homa rajto
proponis, ke la popoloj de diversaj landoj devas kune klopodi por
realigi homaran justecon kaj pace kunekzisti por kune venki malriĉecon
kaj malsatecon kaj konstrui egalan, civilizacian kaj belan mondon.
Tiu simpozio okazis ĉe la 40-jara datreveno de la "Internacia
Pakto pri Civila kaj Politika Rajto" kaj la "Internacia
Pakto pri Ekonomia, Socia kaj Kultura Rajto", ĉe la 20-jara
datreveno de la "Deklaracio pri Disvolviĝa Rajto" de UN
kaj ĉe la 15-jara datreveno de la unua blanka libro "Ĉina Homrajta
Situacio" de Ĉinio.
|