La 22-an de novembro, la Ŝtata Ĝenerala Mediprotekta Buroo de Ĉinio
informis, ke en la venonta jaro, Ĉinio postulos, ke la registaraj
establoj unue aĉetu produktojn konformajn al mediprotekta postulo.
Laŭ plano, en la 1-a de januaro de la venonta jaro,
la centraj kaj provincaj registaraj establoj de Ĉinio komencos aĉeti
produktojn konfirmitajn de la ŝtato kaj konformajn al mediprotekta
postulo. En 2008 la sistemo estos plenumita en la tuta lando.
|