Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio forte malkontentas kaj bedaŭras, pro tio ke Japanio permesis sian eksĉefministron viziti Taiwan

La 23-an de novembro Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio forte malkontentas kaj bedaŭras, pro tio ke Japanio permesis sian eksĉefministron Yoshiro Mori viziti Taiwan.

Jiang Yu diris, ke la problemo de Taiwan koncernas ĉinajn kernajn interesojn kaj politikan bazon de la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio. Japanio ignoras seriozan zorgon de Ĉinio kaj permesis sian eksĉefministron Yoshiro Mori iri al Taiwan por intervidiĝi kun Chen Shui-bian, gvidanto de la taiwan-a instanco kaj akcepti de li donacitan medalon. Pri tio Ĉinio forte malkontentas kaj bedaŭras. Ĉinio postulas, ke la japana registaro tenu sian promeson pri la problemo de Taiwan, prenu efikajn rimedojn, por trakti la interrilatojn de Japanio kaj Taiwan-a instanco, precipe ne kontaktiĝu kun secesia forto de Taiwan, eliminu malbonegan politikan influon por protekti la interesojn en la interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio.