Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio konstruos 10 mil ekologiajn novajn vilaĝojn en la venontaj 5 jaroj

La 23-an de novembro, Wei Zhao'an, vicministro de agrikulturo de Ĉinio, diris en Luoyang, Henan-provinco en meza Ĉinio, ke en la venontaj 5 jaroj, Ĉinio konstruos 10 mil ekologiajn novajn vilaĝojn en 500 gubernioj.

En la labora konferenco pri la Tutlanda Popolo-riĉiga Agado de Ekologia Hejmlando, Wei Zhao'an diris, ke en la estonteco Ĉinio antaŭenpuŝos popularigon de metano en kamparo, plibonigos higienan kvaliton de vivaj kondiĉoj de kamparanoj, ktp.