La
15-26-an de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao partoprenis kunvenon
de la ŝtataj estroj de la 14-a Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro
(APEC) en Hanojo, Vjetnamio, kaj vizitis Vjetnamion, Laoson, Hindion
kaj Pakistanon.
La 23-an de novembro Hu Jintao komencis la viziton
al Pakistano. Tio estis la unua vizito de ĉina prezidanto en la
pasintaj 10 jaroj kaj responda vizito post la tri oficialaj vizitoj
de pakistana prezidento Pervez Musharraf al Ĉinio.
La
du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn kaj venis al komuna kono
pri plifortigo de ĉina-pakistanaj strategiaj partneraj kunlaboraj
rilatoj kaj koncernaj aferoj internaciaj kaj regionaj, kaj subskribis
serion da kunlaboraj interkonsentoj. Hu Jintao multe kontaktiĝis
kun diversaj sociaj tavoloj de Pakistano.
Pakistano
estis la lasta lando vizitita de Hu Jintao ĉi-foje. Dum la malpli-ol-12-taga
vojaĝo, Hu Jintao partoprenis 88 agadojn. Li faris pragmatajn kaj
amikajn interparolojn kun ŝtataj estroj pri duflankaj interrilatoj
kaj kune zorgataj problemoj internaciaj kaj regionaj, kaj esprimis
sian opinion pri la azia-pacifika ekonomia kunlaboro. Li vaste kontaktis
homojn el diversaj rondoj kaj faris multajn gravajn prelegojn. Dum
lia vizito, Ĉinio subskribis 54 dokumentojn pri kunlaboro kaj publikigis
5 komunajn manifestojn kaj deklaraciojn kun ĉiuj landoj.
|