La 25-an de novembro Su Ning, vicestro de la Ĉina
Popola Banko, diris en la "Financa Jarkunveno de Azio en la
21-a Jarcento", ke nun ĉina financa reformado jam atingis periodan
sukceson.
Su diris, ke la Ĉina Trafika Banko, Ĉina Konstrua Banko,
Ĉina Banko kaj Ĉina Industria kaj Komerca Banko sinsekve plenumis
akcian reformadon kaj sukcese enmerkatiĝis kaj gajnis ĝeneralan
aprobon de la internacia financa rondo. Konkurenca povo de komercaj
bankoj altiĝis post reformado kaj merkatiĝo, ilia serva kapablo
al klientoj senĉese fortiĝas kaj la ĉina financa sistemo spertas
favoron alportatan de la financa reformado.
|