Unua paĝo >> Aktualaĵoj


16 historiaj restaĵoj en Shaanxi-provinco kune kun la Silka Vojo kandidatiĝos por la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj

En la kunveno por peti enskribi la Silkan Vojon en liston de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj, okazigita de Ĉinio kaj 4 centr-aziaj landoj en Uzbekio, 16 historiaj restaĵoj en Shaanxi-provinco de Ĉinio estis aprobitaj por kandidatiĝi kune kun la Silka Vojo por la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.

La 16 historiaj restaĵoj estas ruino de Chang'an-urbo kaj Tombo de Imperiestro Jingdi de Han-dinastio (156 a.K.-143 a.K. sur trono); Caotang-templo de la periodo de 16 regnoj (220-280); ruino de Daming-palaco en Chang'an-urbo, Dayan-pagodo, Xiaoyan-pagodo, groto de Dafo-templo, stelea skulptaĵaro pri la Silka Vojo de Tang-dinastio (618-907); Moskeo de Xi'an k.a. de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911).

En la agado, Ĉinio kunlaboras kun Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio, kaj ili kune prezentos en la venontaj 3 jaroj oficialan skriban peton al la Komitato de la Mondaj Heredaĵoj de UNESKO.