Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Simpozio pri sunenergia utiligo en Lanzhou

La internacia simpozio "Malfaciloj kaj problemoj vizaĝataj de evoluantaj landoj en utiligo de sunenergio" okazos januare de 2007 en Lanzhou, ĉefurbo de Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. La simpozion partoprenos pli ol 100 fakuloj kaj erudiciuloj el pli ol 30 landoj.

Sun- kaj aliaj regenereblaj energioj fariĝas idealaj anstataŭaĵoj de petrolo kaj karbo. Multaj landoj direktas sian atenton al tiu ĉi kampo.