Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Intervidiĝis en Pekino estroj de la delegacioj de Ĉinio, la Popol-demokratia Respubliko de Koreio kaj Usono por la ses-flanka intertraktado

La 28-an de novembro Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke posttagmeze de la 28-a intervidiĝis en Pekino estroj de la delegacioj de Ĉinio, la Popol-demokratia Respubliko de Koreio kaj Usono por la ses-flanka intertraktado, inkluzive de du-flanka kaj tri-flanka intervidiĝoj.

Jiang diris, ke Ĉinio ĉiam insistas pri tio, ke sennukleigo sur la Korea Duoninsulo devas esti solvita pere de dialogo kaj intertraktado. Ĉinio esperas, ke ĉiuj flankoj kaptos la ŝancon, prenos flekseblan kaj pragmatan sintenon, restarigos la ses-flankan intertraktadon kaj kreos kondiĉon por efektivigi la komunan deklaracion kaj akiri rezulton de la intertraktado. Ĉinio deziras daŭre interkomunikiĝi kaj akordiĝi kun ĉiuj flankoj, kaj la konkreta dato por la ses-flanka intertraktado estas en interkonsiliĝo.

Wu Dawei, vicministro de eksteraj aferoj, intervidiĝis en la 27-a respektive kun Kenichiro Sasae, estro de la japana delegacio kaj Chun Yung-woo, estro de la delegacio de la Korea Respubliko, kaj interŝanĝis opiniojn pri la ses-flanka intertraktado kaj aliaj komune zorgataj problemoj.