La 28-an de novembro Yang Guoqing, vicestro de la Ŝtata Aviada Administracio
de Ĉinio, diris, ke de nun ĝis la jaro 2020 estos grava historia
periodo por Ĉinio konstrui grandan aviadan landon, kaj ĝia aviado
antaŭenpuŝos pri-aviadan ekonomion.
Pri-aviada ekonomio estas nova ekonomia formo depende
de internaciaj aviadaj centroj. La pri-aviada ekonomia regiono de
Pekino kun la ĉefurba aerodromo kiel kerno estas difinita kiel unu
el la 6 grandaj konstruataj alt-industriaj regionoj de Pekino.
La totala cirkula kvanto de transportado de la Ŝtata
Aviada Administracio de Ĉinio jam leviĝis de la 37-a loko en 1978
ĝis la 2-a en 2005 inter la subskribintaj landoj de la internacia
civila aviada organizo.
|