Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Sud-Afrika prezidento deziras plenan sukceson de la aktivado "Konu Ĉinion en Sud-Afriko"

La 1-30-an de novembro okazis la aktivado de kultura interŝanĝo "Konu Ĉinion en Sud-Afriko". Intertempe Sud-Afrika prezidento Thabo Mbeki sendis leteron al ĉina prezidanto Hu Jintao, ke li bonvenigas la aktivadon kaj deziras al ĝi sukceson je la nomo de la popolo de Sud-Afriko.

Dum la unu-monata aktivado, okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ministerio de Kulturo kaj Arto de la Respubliko de Sud-Afriko kaj ĉina ambasadorejo en Sud-Afriko, okazis prelegoj, kantado kaj dancado en la stilo de Tang-dinastio, prezentado de ĉina kungfuo kaj montrado de vestoj de nacimalplimultoj en diversaj tempoj, ekspozicioj de artmetiaĵoj kaj trezoroj de Ĉinio kaj fotoj pri moderna Ĉinio.

La aktivado, alte taksata, altiris multajn sud-afrikanojn, ink. de ŝtataj oficistoj.