La 30-an de novembro, Ministerio de Eduko de Ĉinio anoncis, ke post
kiam Ĉinio praktikis en la lasta marto reformadon pri sistemo de
monrimedo por deviga eduko en la kamparo, ĉirkaŭ 200 mil lernantoj
de la okcidenta regiono de Ĉinio, kiuj forlasis lernadon pro malriĉeco,
rekomencis lernadon. Ĝis oktobro la centra kaj lokaj registaroj
de Ĉinio asignis sume 20 miliardojn da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = unu
usona dolaro) por la reformado.
|