Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Margaret Chan, nove elektita ĝenerala direktoro de Monda Sana Organizo

La 1-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao en Pekino intervidiĝis kun s-ino Margaret Chan, nove elektita ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo. Li gratulis ŝin pro la elektiĝo kaj alte taksis la aktivan klopodon kaj gravan rolon de la Monda Sana Organizo en disvolvo de la monda higiena afero, kaj en la aktiva akcelo de la higiena kunlaboro en la tuta mondo.

Hu Jintao diris, ke de multaj jaroj Ĉinio kaj la Monda Sana Organizo sukcese kunlaboras en saniga edukado, preventado de alte patogenaj infektaj malsanoj kaj disvastigo de tradiciaj ĉinaj medicinoj. Tio favoras la disvolviĝon de medicina higiena afero de Ĉinio kaj kontribuas al la sanigo kaj higiena sekureco por la tuta homaro. La ĉina registaro ĉiam subtenos kiel antaŭe la laboron de la organizo kaj fortigos kunlaboron kun ĝi en internaciaj higienaj aferoj. Li esperas, ke s-ino Chan plene utiligos sian eminentan profesian kvalifikitecon kaj riĉan sperton de laboro por bone gvidi la organizon por servi al la popoloj de la tuta mondo.

Margaret Chan diris, ke ŝi tutanime faros la laboron de la ofico, kaj klopodos kun ĉiuj flankoj por pli bone servi al la tutmondaj popoloj.