La 15-a Azia Sportkunveno okazas de la 1-a de decembro ĝis la 15-a
en Daŭho, ĉefurbo de Kataro. La ĉina delegacio kun 647 sportistoj
celas 7-afoje okupi la 1-an lokon, laŭ la nombro de oraj medaloj.
La sportkunveno, kun 424 disciplinoj el 39 sportoj,
tiras al si 12 mil sportistojn kaj oficistojn el 45 landoj kaj regionoj
de Azio. Duan Shijie, vicestro de la ĉina delegacio, diris, ke Pekino
estas gastiganto de la olimpikoj de 2008, kaj ĉi-foje la ĉina delegacio
penos akiri elstaran atingon kaj rolos kiel amika ambasadoro de
la Pekinaj Olimpikoj de 2008.
|