La 4-an de decembro okazis en Pekino la 6-a politika dialogo de
estro de administracioj de intelekta proprieto de Ĉinio, Japanio
kaj la Korea Respubliko. En la dialogo partoprenis estroj de tiuj
administracioj de la tri landoj kaj iliaj delegacioj.
En la kunveno ili diskutis pri la baza kadro de estontecaj
interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la tri landoj, subskribis protokolon
de la 6-a dialogo, aprobis novan kunlaboran programon de interŝanĝoj
de statistikaj datenoj kaj takso pri interreta servo, kaj venis
en akordon pri mezperioda celo de la kunlabora plano, nome akiri
informon per reciproka utiligo de serĉaj kaj ekzamenaj rezultoj
por redukti laborkvanton.
Komenciĝis en 2001 la mekanismo de politika dialogo
de estroj de administracioj de intelekta proprieto de la tri landoj,
kaj ĝi alterne okazas en la tri landoj unu fojon jare. Ĉi-foje la
tri estroj rediris, ke la kunlaboro helpas fortigi protekton de
intelekta proprieto kaj antaŭenpuŝi integran disvolviĝon en la regiono,
kaj opiniis, ke dece kaj efike protekti la intelektan proprieton
estas ekstreme grave por akceli la teknikan progreson kaj plibonigon
de investa cirkonstanco en la regiono.
|