Lastatempe, turismaj organizoj de la du bordoj de la Taiwan-a markolo
refoje faris interkonsiliĝon pri turismo de loĝantoj de la ĉina
ĉeftero al Taiwan.
La 29-an de novembro, Li Weiyi, proparolanto de la
Oficejo de Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio,
diris en gazetara konferenco, ke la du turismaj organizoj jam solvis
iujn problemojn kaj bezonas plian interkonsiliĝon. Li diris, ke
la ĉeftero tenas pozitivan kaj praktikan sintenon pri la afero kaj
esperas, ke la agado povos realiĝi pli frue.
|